Covenant Protestant Reformed Church
Bookmark and Share

La Kredo Nicea

Mi kredas je unu Dio,
la Patro ĉiopova,
Kreinto de la ĉielo kaj de la tero,
de ĉiuj aĵoj videblaj kaj nevideblaj.
Kaj je unu Sinjoro Jesuo Kristo,
ununaskita Filo de Dio,
kaj el la Patro generita
antaŭ ĉiuj jarcentoj.
Dio de Dio, Lumo de Lumo, Dio vera el Dio vera,
generita, ne kreita, samsubstanca kun la Patro;
per kiu ĉio estas farita.
Kiu por ni homoj
kaj por nia savo descendis de la ĉieloj.
Kaj per la Sankta Spirito Li enkarniĝis el Maria, la Virgulino,
kaj fariĝis homo.
Krucumita por ni sub Pontio Pilato, Li mortis kaj estis entombigita.
La trian tagon Li resurektis laŭ la Skriboj,
ascendis al la ĉielo kaj sidas dekstre de la Patro.
Kaj Li revenos kun gloro, juĝi la vivantojn kaj la mortintojn,
kaj Lia regno estos sen¬fina.
Mi kredas je la Sankta Spirito, Sinjoro kaj Viviganto,
kiu devenas de la Patro kaj de la Filo.
Kiu kun la Patro same estas adorata kaj glorata; kiu parolis per la profetoj.
Kaj je eklezio: unu, sankta, katolika, kaj apostola.
Mi konfesas unu bapton por la pardono de la pekoj.
Kaj mi atendas la reviviĝon de la mortintoj,
kaj la vivon en la estonta mondo. Amen